Por savi serioze endanĝerigatajn popolojn

Kontraŭ arbar-hakado kaj malsato

Ekzistas nun du gravaj TTT-ejoj, kiujn IKEL varme rekomendas viziti ĉiutage:

Hungersite:

La problemo de malsato en la malriĉaj landoj estas enorma: la loĝantaro de tiuj landoj ne povas normale vivteni sin, kaj ĉefe la infanoj mortas pro manko de nutraĵoj, dum en la nordo de la mondo manĝaĵoj kaj trinkaĵoj fariĝas pli kaj pli malmultekostaj kaj en kelkaj landoj (ekz. Usono) imprese altiĝas la nombro de homoj kun troa pezo. Temas pri situacio malmorala, kiu dependas de la misekvilibra distribuo de riĉeco en la mondo, kaj kontraŭ kiu tamen ĉiu el ni povas fari ieton: ekzistas TTT-ejo kie vi povas klaki unufoje cxiutage sur la butono "Donate free food". Se vi faros tion, komerca sistemo de sponsoroj kaj varbado (almenaŭ ĉi-foje) agas tre pozitive, atribuante difinitan kvanton da mono al la monda nutro-fonduso je ĉiu klako. Tiu mono utilas por savi de malsato la plej malriĉajn popolojn de la planedo.

Rainforestsite:

Ekzistas alia TTT-ejo, kiu uzas la saman formulon: temas pri la ejo de pluvarbaroj! Je ĉiu klako, terpeco estas aĉetata danke al la mono de la sponsoroj por ĝin savi de arbar-hakado. Konsideru ke la pluvarbaroj estas unu el la plej gravaj bremsiloj kontraŭ la forceja efekto kiu estas katastrofe varmiganta nian planedon, konsideru ankaŭ ke en la pluvarbaroj koncetriĝas miloj da vivuloj, kelkaj eĉ ne konataj al la homo, kaj kiuj povus utili por malkovri kuracilojn kaj aliajn aferojn ege utilajn por la homa medicina progreso: vi havos do du tre fortajn motivojn por viziti ĉiutage tiun ĉi gravegan ejon. Al tiuj du ĝeneralaj motivoj aldoniĝas la etnista temo prilumanta la neceson, por ke la tero plu estu bela, ke oni respektu bestojn kaj plantojn kaj, kompreneble, la rajton je tradicia vivo ekzemple de la indiĝenaj popoloj, ekzemple tiuj de Amazonio!!!

Jen la du adresoj:

PLUVARBAROJ: http://www.therainforestsite.com/ (alklaku DONATE FREE LAND)

MONDA MALSATO: http://www.thehungersite.com (alklaku DONATE FREE FOOD)

Ne forgesu do viziti ambaŭ ejojn unu fojon ĉiutage kaj komuniki la iniciaton al viaj parencoj kaj geamikoj!!!

Reen al la hejmpaĝo