1.1.
La asocio havas la nomon "Internacia Komitato por Etnaj
Liberecoj" (IKEL).
1.2. La sidejo de la asocio estas en
la loĝloko
de la prezidanto.
![]()
2.1. La
asocio bazas sian agadon sur la principo de suvereneco de
ĉiu
etno en la kadro de tuthomara solidareco. La konsistigaj elementoj de etno estas
la komunaj tradicio kaj kulturo, ofte subtenataj de aparta lingvo.
2.2. La asocio
tutmonde
2.2.1. - kolektas
informojn pri la historio kaj nuna situacio de la etnoj;
2.2.2. - diskonatigas
tiajn informojn per ĉiuj adekvataj rimedoj, precipe per
publikaĵoj, seminarioj, prelegoj kaj manifestacioj;
2.2.3. - intervenas
ĉe lokaj, regionaj,
ŝtataj kaj internaciaj institucioj kaj
aŭtoritatoj por forigi diskriminacion kontraŭ etnoj;
2.2.4. - pledas por la
uzado de la internacia lingvo Esperanto en ĉiuj interetnaj
rilatoj.
2.3. La asocio
kunlaboras kun ĉiuj movadoj, institucioj kaj individuoj sur la
kampo de batalado kontraŭ etna diskriminacio, restante tamen
sendependa de kiu ajn partipolitika au religia ideologio.
3.1.
Ĉiu individuo agnoskanta tiun ĉi statuton povas membriĝi en la
asocio per skriba deklaro sendenda al la estraro.
3.2. La membreco
finiĝas per
3.2.1. - morto;
3.2.2. - deklaro pri
eksmembriĝo;
3.2.3 - eksmembrigo
kaŭze de malrespekto de tiu ĉi statuto.
3.3. La membroj devas
aktive defendi la principojn de la asocio kaj pagi la
jarkotizojn.
3.4. La membroj estas
kolektive suverenaj en la gvidado de la asocio.
4.1.
Membrokunveno
4.1.1. La
membrokunveno estas kunvokenda fare de la estraro
4.1.1.1. - normale
ĉiun duan jaron;
4.1.1.2. - laŭ
postulo de 20% de la membroj de la asocio.
4.1.2. La
membrokunveno rajtas decidi nur se ĝi estas kunvokita minimume
tri monatojn antaŭ la kunveno-dato kun indikoj pri la loko, ejo,
dato, horo kaj provizora tagordo. La membrokunveno rajtas decidi
pri ĉiuj aferoj de la asocio per relativa plimulto de la
ĉeestantoj kaj anstataŭatoj. Modifo de la statuto eblas nur se
la proponata teksto estas distribuita kun la kunvoko de la
membrokunveno.
4.1.3. En la
membrokunveno ĉeestanta membro rajtas voĉdoni nome de
neĉeestanta membro surbaze de skriba komisio.
4.2. Estraro
4.2.1. La
membrokunveno elektas minimume ĉiun kvaran jaron estraron kiu
konsistas el la prezidanto, unu au pluraj vicprezidantoj, unu au
pluraj sekretarioj kaj la kasisto.
4.2.2. La estraro
decidas, per absoluta plimulto de siaj membroj, pri ĉiuj aferoj
ne deciditaj fare de la membrokunveno. Modifo de la statuto estas
ekskluziva kompetenteco de la membrokunveno.
4.2.3. La estraro
informas la membraron minimume du fojojn jare pri sia agado.
4.2.4. Ĉiuj oficoj de
la asocio estas sensalajraj. Elspezoj faritaj de la estraranoj
estas kompensataj nur en la kadro de la decidoj de la
membrokunveno kaj de la estraro.
5.1.
La oficiala lingvo de la asocio estas la internacia lingvo
Esperanto. En eksteraj rilatoj, la asocio rajtas laŭbezone uzi
samvalide ankaŭ kiun ajn etnan lingvon.
5.2. La administra
jaro estas la kalendara.
6.1. Inter la fondo de la asocio kaj la unua laŭstatuta membrokunveno la asocio estas gvidata fare de estraro elektita de la fondintoj.
Barcelono, la 25-an de septembro 1978.
![]()